Saluto
Bone. Do vi volas scii kiu mi estas. Vi volas min koni. Principe, tio ne gravus. Ĉar kiam oni supozas ke la kvalito de l’ paĝo kaj la skribaĵo estas kritikata objektiva, tiam la mia identeco estas nekoncerna.
Supozi ke mi dirus ke mi ŝatus lingvojn. Speciale faritajn lingvojn. Tiam, eble vi pensus: Damne, ankoraŭ hundo kiu ne komprenas ke Esperanto estas lingvo malviva.
Kaj tiamaniere ni povas diskuti horojn kaj horojn. Aŭ paroli. Ĉar ankaŭ estas homoj kiuj trovas ke diskuti estas paroli kaj inverse. Mi iam estis parolanta al amiko, ĝis mia amatino diris: “ĉu vi vere devis diskuti tiel forte?” Mi pensas ke ŝi ne bone komprenis la intenco de la fenomeno “konversacio”. Aŭ eble mi ne jam komprenis, aŭ eble ja. Mi preferas la duan eblecon. Kiel ajn estas, eble plibonas ke vi ne min konas. Sed aliamaniere, vi havas la pensadon: “Mi nur estas scivola, kaj mi nur volas scii ion pri la skribinto”.
Tio ankaŭ ne ŝajnas aferkoncerna al mi. Estas kiel la mondo politika. Nuntempe, la medioj troe provas formi kaj montri la homo en la politikisto. Tiamaniere Verhofstadt (eks-unua ministro de Belgio) estas sekvitaj dum monatoj, ĉiu demando en diskutado komencas per “Kien vi iras dum la viaj ferioj” aŭ “Kio estas la via inkubsonĝo”, kaj mi ne jam diris ion de la multaj “facebook”-amikoj de Inge Vervotte. De la homo en la politikisto estas io kiel la mondo antaŭ la Praeksplodo. Neekzistanta aŭ nekoncerna.
Sed bone, ĉar vi jam tralegis la tekston ĝis ĉi tie, mi supozas ke vi estas relative diligenta kaj motivita. Kaj tio devas esti rekompencata. Kaj, kvankam mi ne neas ke mi estas tre pretendema, plibonsciula, malbona kaj eĉ fia, mi ankoraŭ trovas ke vi devas esti recompencata. Do, se vi ankoraŭ volas scii kiu mi estas: Mi estas Johano De Groote. Saluton.
Trackback this post | Subscribe to the comments via RSS Feed